WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Mateo 11
14 - Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
Select
1 - Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du disĉiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.
2 - Kaj kiam Johano aŭdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj disĉiploj,
3 - por diri al li: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
4 - Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas:
5 - blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata.
6 - Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
7 - Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?
8 - Sed kion vi eliris por vidi? ĉu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, troviĝas en domoj de reĝoj.
9 - Sed kion vi eliris por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
10 - Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
11 - Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li.
12 - Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin.
13 - Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano.
14 - Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
15 - Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.
16 - Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,
17 - dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
18 - Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon.
19 - La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.
20 - Tiam li komenci riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.
21 - Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro.
22 - Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.
23 - Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ.
24 - Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.
25 - En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj;
26 - jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi.
27 - Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
28 - Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.
29 - Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
30 - Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.
Laŭ Mateo 11:14
14 / 30
Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget